IER (Iran-Esperanto Raportas) estas nomo de dissendolisto, au poshtlisto. Abonantoj foje ricevas raportojn pri kulturo, socio, politiko kaj Esperantomovado en Irano. La celo de la listo ne estas diskutado au debatado, sed demandoj estas bonvenaj. Se montrighos intereso pri debatoj, oni kreos novan liston por tiu celo.Estas du manieroj por legi la raportojn de IER. Oni povas viziti la interretan paghon che eGroups. Por fari tion, bonvolu premi chi tie. Listo de lastaj raportoj kaj mesaghoj aperos.
Tiuj kiuj ne havas teknikajn rimedojn por esplori la Tut-Teran Teksajhon, povas tamen legi la raportojn de IER per simpla retposhto. Por aboni retposhte, sendu malplenan mesaghon al:
irano-subscribe@egroups.com
La servilo che egroups resendos mesaghon kiu petos konfirmon. Simple resendu ghin (per Reply), kaj egroups konfirmos vian abonon.
Por malaboni la liston, sendu malplenan mesaghon al:
irano-unsubscribe@egroups.com
La moderanto de la listo estas Reza Kheir-khah. Oni povas kontakti lin che rezamenhof@yahoo.com